PIV 2020 · 15962
tribunal¹o
tribunal1o
1 ⚖ Juĝinstanco, konsistanta el unu juĝisto aŭ pluraj juĝistoj kune juĝantaj: aperi antaŭ la tribunalo; civila, administracia, komerca tribunalo; tribunalo pri la ekleziaj, la militaj, la maraj aferoj. ☞ kortumo.
2 Loko, kie kunsidas la juĝisto(j) de tribunalo.
3 (f) Tio, kion oni rigardas, kiel povantan juĝi: la tribunalo de la publika opinio; tiu interna tribunalo, kiun vi neniam povos subaĉeti Z; vi ne estas tiu viro, kiu povus regi la venĝan glavon de la supraj tribunaloj Z (de Dio).