PIV 2026 · Artikolo 15963
tribunuso
tribunuso HIST
1 ĉiu el la du (origine) ĝis dek (lastatempe) romaj oficistoj, elektitaj de la plebo, por defendi ties rajtojn kaj liberecon kontraŭ la senato kaj la konsuloj: pleba tribunuso
2 alta oficiro: milita tribunuso
tribunusa rilata al la tribunusoj: la tribunusa povo de nearestebleco fariĝis la bazo de la imperiestra aŭtoritato