PIV · 12376
pleb⁴o
pleb4o
1 ♜ Duaranga klaso de la Roma socio, kontraste kun la patricioj: en la komenca tempo la plebo havis neniajn civitanajn rajtojn; la tribunusoj de la plebo.
2 La pli malaltranga parto el popolo, el socio ks. ☞ popolamaso, popolaĉo.