PIV · 12581
★popol/o
★popol/o
1 Vasta grupo da homoj, konsciaj pri sia malsimileco kun la ceteraj najbaraj grupoj, k loĝantaj kune, plejofte en unu sama lando: se ekz. en la Centra Afriko vivus ia popolo, kiu parolus la francan lingvon […] Z; (post la milito) kunvenos la diplomatoj k penos reordigi la rilatojn inter la popoloj Z; demandite pri tio, al kiu popolo li apartenas, la loĝanto de tia lando estas devigata nomi ian genton Z; peco de tiu miksdevena k tamen lingve k kore unuigita popolo nun staras antaŭ vi Z (E-istaro); ĝi prezentas popolon pure idean Z; kongreso de la ruslandaj popoloj Z; la cigana popolo; ✞ la popolo de Dio (la kristanoj); (f) formikoj, popolo ne forta X. ☞ gento, nacio, tribo, loĝantaro, homamaso.
2 Regataro, kontraste kun la regantaro: la senato k la popolo romanaj; kiam regas malvirtulo, la popolo ĝemas X; iu Usona prezidanto deklaris iam, ke la registaroj estas pli stultaj, ol iliaj popoloj; tiun ĉi alvokon kontraŭ la atombombo ni direktas al ĉiuj popoloj en la mondo; lin la popolo nomas reĝo Z; la popol’ tumultas Z.
3 La malpli riĉa, malpli kulturita plimulto, kontraste kun kleruloj, burĝoj ks: Niels aŭ la ĉevalvendisto, kiel la popolo lin nomis Z; popolo diras, Dio diras Z; li, kies kantoj estas la ĝojo de la popolo same kiel de la elito; popolfronto, popoldemokratio. ☞ plebo, proletaro.
4 ב La paganaj popoloj: ili (hebreoj) miksiĝis kun la popoloj k lernis iliajn farojn X; kial devas diri la popoloj: Kie estas ilia Dio? X. ☞ nacio.
popola. Rilata al la popolo: la popolaj amasoj, svarmantaj sur la larĝa trotuaro Z; popola kutimo havas valoron de leĝo Z; venas proverbo el popola la cerbo Z; popola ribelo; popola kvartalo. ☞ kruda, populara, vulgara.
popoli (tr) Provizi per loĝantaro: Siberio estis popolita de miksaĵo baltorienta k aligenta; la popolado de Alasko.
popolaĉo Z. La plej malalta parto de la popolo.
popoleto. Malgranda popolo: hereda lingvo de la plej sensignifa popoleto havas vivon […] garantiitan Z; la sennombraj Afrikaj popoletoj.
senpopoligi. Senigi regionon je loĝantaro: la ekonomia krizo senpopoligis la tutan valon.