PIV · 8768
★krud/a
★krud/a
1 Tia, kia la naturo ĝin produktis; konservanta sian primitivan staton, neprilaborita, nepreparita, nekulturita: 🍴 kruda frukto, viando (ne kuirita), lano, silko, pelto Z, ledo, marmoro (ne polurita), diamanto (ne facetita), sukero (ne rafinita), tolo (ankoraŭ ne lavita), grundo (ne plugita); kruda fero (fandfero); la krudaj odoroj de la tero k akvo; nuda k kruda, sen groŝo en poŝo Z; la montoj aspektas pli krude Z. ☞ sovaĝa.
2 Forte k malagrable impresanta la sensojn pro neperfekta laboriteco aŭ pro ne sufiĉa harmonio; malmilda, neharmonia, maldelikata: kruda koloro, kontrasto, vino, voĉo; kolero faras la vizaĝon pli kruda; kruda skizo, stilo, kanto; en la sono de lia voĉo estis aŭdebla io kruda, preskaŭ malrespekta B.
3 Dolorige impresanta la sensojn pro senbrida fortego aŭ sovaĝa intenseco; pene tolerebla, malmildega: la homoj devas konstante batali kontraŭ la krudaj fortoj de la naturo Z; kruda aero de vintro premas ĉion B; krudaj aŭtunaj nebuloj Z; kruda vintra tago Z; kruda kolero, vorto, movo, puŝo; la vetero estis kruda, la ĉielo griza, malklara k peza Z; la kruda tumulto de la batalo Z; ĉion krude rompi Z; ne tro krude, ne tro multe per unu fojo Z.
4 Ne mildigita de civiliza kulturo; brute instinkta; malklera, malĝentilega, vulgaranima: krudaj sovaĝaj soldatoj Z; la sento de hereda aristokrato koncerne krudan kampulon Z; kruda karaktero, ruzaĵo, insulto, eraro; plej kruda superstiĉo sufokas ilin B; kruda nescio.
krudaĵo
1 Ankoraŭ ne prilaborita materialo, kiun oni uzadas en fabrikado.
2 🍴 Nekuirita frukto, legomo aŭ viando, preparita por manĝo.
krudeco. Eco de io aŭ iu kruda: la krudeco de ies manieroj, stilo, ŝercoj, genio.
krudulo. Iu ne edukita, neĝentila: se vi krudulon iom karesos, li al si ĉion permesos Z; plej kuirita kampulo ĉiam restos krudulo Z.
malkruda. Delikata, rafinita, prilaborita.