PIV · 14564
★sovaĝ/a
★sovaĝ/a
1 En tia stato, kia ĝi estas en la naturo: a) (pp besto) ne hejmigita: sovaĝaj anasoj Z, cignoj Z, ĉevaloj, katoj, hundoj; b) (pp planto) ne kultivata: sovaĝa greno Z, vinberujo B, cikorio, rozo; la sovaĝa mento bonodoris Z; c) (pp loko) Nekulturata, senhoma: sovaĝa dezerto, monto, marbordo; parko returniĝinta al la sovaĝa stato; ĉ) ⚥ (pp geno, alelo) Ne mutaciinta pro eksperimentoj.
2 Restinta en primitiva stato de civilizo k vivanta ĉefe el fruktokolekto, ĉasado aŭ fiŝado: sovaĝaj triboj de Sud-Ameriko.
3 (f) Senbride kruela, malmodera: sovaĝa persekuto, venĝo; sovaĝaj batoj; sovaĝa buĉado Z; sovaĝa kritikado; sovaĝe detrui ĉiujn restaĵojn de civilizo.
4 (f) Akre kruda, fortege malagrabla: li eligadis sovaĝajn kriojn Z; france saĝa, angle sovaĝa Z; kio hieraŭ ŝajnis sovaĝa, tio morgaŭ aperos kiel io tute natura k bela Z; la ĉevalo pli sovaĝe ekkuris Z; Volapük sonas sovaĝe k maldelikate Z.
sovaĝi (ntr) Agi, efiki sovaĝe: hitlerismo sovaĝis tra tuta Eŭropo; la elementoj ekstere sovaĝas Z. ☞ furiozi, elĉeniĝi.
sovaĝeco. Eco de iu, io sovaĝa: provi mildigi la sovaĝecon de la grundo; nenio povis egali la sovaĝecon de tiuj fanatikuloj; la sovaĝeco, kiun oni vidis ĉe la infano, plaĉis al li Z.
sovaĝulo
1 Ano de pracivilizacia tribo. ☞ primitivulo, kavernhomo.
2 (f) Kruela, kruda homo: ili kun hakiloj k feraj stangoj sin ĵetis kontraŭ trankvilaj loĝantoj, kies tuta kulpo konsistis nur en tio, ke ili havis alian religion ol tiuj ĉi sovaĝuloj Z.
3 (pj) Nekonformisto.
malsovaĝa (pp besto) Alkutimiĝinta al la apudeco de homoj: kiel malsovaĝa birdo ŝi nun sidis, klininte la kapon Z. ☞ dresi, hejmigi.
malsovaĝigi. Igi malsovaĝa: malsovaĝigi gazelon. Rim. sovaĝ estas uzata pref-e kun zoologiaj aŭ botanikaj nomoj: sovaĝbestoj, sovaĝazeno, sovaĝpomujo, sovaĝviando. En tiaj okazoj Z. uzas simple la adj-an formon.