PIV · 14565
sovet/o
sovet/o ♜
1 Revolucia konsilio, elektita de la laboristoj aŭ soldatoj kiel batalgrupo: soveto de la Moskvaj tipografoj; vilaĝa, fabrika soveto.
2 En la Unio de Sovetaj Socialismaj Respublikoj, deputitaro, formanta superan organon, kiu havis la leĝofaran aŭ decidan povon en la Unio, la uniaj respublikoj, distriktoj k aliaj teritoriaj unuoj, aŭ en gravaj organizaĵoj: en la Supera Soveto de USSR estis laŭkonstitucie centrigitaj ĉiuj povoj; distrikta, urba, vilaĝa soveto.
Sovet-Unio, Sovetio ♜ 👥 Unio de la Sovetaj Socialismaj Respublikoj (1922−1991), federacia regno, konsistanta, en sia lasta historia fazo, el 15 respublikoj, el kiuj la ĉefa estis la Rusia.
Sovetia. Rilata al Sovetio aŭ al ĝia registaro: la Sovetia ekonomio; la Sovetia politiko de paca kunekzistado.