← Reen al D

PIV · 3407

★dres/i

dres/i (tr) Instrui beston por iu celo: dresi hundojn por ĉaso; dresi leonojn; cirka dresisto; la plej malfacila dresado estas tiu de katoj. eduki, ekzerci, malsovaĝigi.
dresado. Aktivado de tiu, kiu dresas.
dresisto. Homo, kiu profesie dresas bestojn.