← Reen al D

PIV 2020 · 3406

dren/i

dren/i Z (tr)
🌾 Plisekigi malsekan grundon per tuboj, kiuj enlasas en sin k elkondukas la troan akvon: dreni kampon.  drenputo.
Elkonduki la akvon el tubaro aŭ cilindroj de vapormaŝino, la eluzitan oleon el aŭto-motoro ks.  drenkrano.
Ebligi la elfluon de likvaj amasoj, aŭ per dreniloj, aŭ per meĉoj.
drenado. Ago dreni.
drenaĵo. La drenata akvo aŭ likvo.
drenilo
Akvokondukilo por dreni, ordinare tubo el bakita argilo.
Tubo el sterilizebla materio, uzata por dreni vundon ktp.
drenilaro = drensistemo.
drensistemo. Reto da akvokondukiloj laŭplane kunigitaj, por dreni pli-malpli grandan terpecon.