PIV 2020 · 8594
★kran/o
★kran/o. Aparato, per kiu oni, ĝenerale mane, regas la flukvanton en gasa aŭ likva cirkvito: ligna, metala krano; fermi, malfermi kranon.
kranaro. Tuto de la kranoj en instalaĵo, maŝino ks.
elkrani Z (tr) Verŝi, uzante la kranon: elkrani bieron el la barelo.
drenkrano Ⓣ Krano, per kiu oni povas dreni la tubaron de kaldronego, centra hejtado, motoro ktp.
gaŭĝkrano Ⓣ Unu el la du aŭ tri kranoj ŝtupe fiksitaj sur la flanko de vaporkaldronego, tiel ke normale la supera gaŭĝkrano liveras vaporon, la malsupera akvon, la meza akvon k vaporon, se la nivelo de akvo estas konvena en la kaldronego. ☞ tubgaŭĝo.
trivoja krano. Krano kun tri aperturoj.