← Reen al K

PIV 2020 · 7141

★kaldron/o

kaldron/o
Granda metalvazo por kuiri, boligi ks: bierfara kaldrono Z; lava kaldrono Z; kaldrono ridas pri poto, k mem estas kota Z; ne batalu pot’ el tero kontraŭ kaldrono el fero Z (ne ataku pli fortajn ol vi); ne helpas glorkrono al malplena kaldrono Z. kuirvazo.
🌄 Ronda k kruta valo.
kaldrona. Rilata al kaldrono: kaldrona krusto.
kaldronego. Granda ujo, en kiu oni vaporigas akvon, por funkciigi vapormaŝinojn: tubara kaldronego.
kaldronejo
Loko, kie oni fabrikas kaldronojn.
Loko en domo, ŝipo k.a., kie staras vaporkaldronego.
kaldronisto. Laboristo, kiu prilaboras kaldronojn k.a. kuprajn objektojn.
hejtkaldrono. Kaldronego de centra hejtado.
tekaldrono. Kaldrono, en kiu oni boligas akvon por la teo. samovaro.
vaporkaldrono = kaldronego.