PIV 2020 · 5755
★hejt/i
★hejt/i (tr)
1 Estigi varmigan fajron aŭ elektran ardon en tiucela aparato: en vintro oni hejtas la fornojn Z; hejti kamenon per briketoj B; la forno estis tiel forte hejtita, ke ĝi estis arderuĝa Z; vivi inter forno hejtita k tablo kovrita Z; hejti la bobenon de radiosendilo.
2 Varmigi per speciala aparato: hejti ĉambron B, apartamenton, lokomotivon Z; hejti maŝinon, ŝipon; (abs) la forno bone hejtas, ĉesas hejti Z; oni hejtas per karbo, gaso, elektro k.a..
hejta. Rilata al hejtado: la hejta surfaco de kaldrono, de radiatoro; hejta aparato.
hejtado. Ago de hejtanto aŭ efiko de hejtilo: loka, centra hejtado (hejtado per unu kaldrono, kondukiloj k radiatoroj); la elektra hejtado estas multekosta.
hejtisto. Tiu, kiu metie zorgas pri la hejtiloj.
antaŭhejti. Hejti antaŭ la komenco de: antaŭhejti la reakcimiksaĵon.
superhejti. Tro forte hejti.
akvohejtado. Centra hejtado, en kiu oni cirkuligas en la radiatoroj varmigatan akvon.
banhejtilo. Mura aparato por hejti la akvon de bano.
vaporhejtado. Centra hejtado per akvovaporo.