PIV 2020 · 152
★aer/o
★aer/o
1 Ⓚ Spirebla nesimpla gaso, kiu ĉirkaŭas Teron: aero konsistas precipe el nitrogeno k oksigeno; pesi, malkomponi la aeron; aerfluo, aerondo, aerhejtado (helpe de varma aero), aertiro (artefarita aerfluo en fornoj, por eksciti la fajron), aertruo (por allasi aeron), aerveziketo (☞ bobelo); kunpremita aero.
2 👥 (en kunmetaĵoj) Tiu gaso aŭ alia, uzata en pneŭmataj objektoj: aerkuseno, aermatraco, aerpafilo, aerbremso.
3 Tiu gaso, rigardata kiel la medio de la vivo: la aero tie estas ja multe tro peza, ke prudenta ekzistaĵo tie povus vivi Z; seka, humida, saniga sufoka aero; freŝigi la aeron Z; preni iom da freŝa aero Z; ŝanĝo de aero (de klimato, por resanigo); aprila vetero – trompa aero Z; vivi en la libera Z, en plena aero; aerŝakto (por allasi aeron en la minojn); aerterapio (per densigita aŭ maldensigita aero); aerviva (aerbezona).
4 La libera spaco ĉirkaŭ k super ni: la luno estis granda lampo alte en la blua aero Z; ili tenis la manojn eltirite en la aero Z; ĝi estas ankoraŭ pasero en aero Z (necertaĵo); celi anseron, trafi aeron Z (mistrafi); kastel’ en aero – malsato sur tero Z (ĥimerado ne riĉigas); projektoj en aero (vanaj, senbazaj); se li mortos, aŭ forveturos Afrikon, tiam mi restos kun mia familio en la aero Z; el aero al tero Z (tute neatendite); aerdisiĝi (malaperi subite).
5 Tiu spaco, rigardata kiel la medio de la aviado: aerarmeo, aeratako, aerinvado, aerfloto; aerfotografado (elde aviadilo); aerlinio (regula kurso de aviadiloj); aerkavo (loko kun maldensa aero), aermalsano; aerministro, aerpoŝto, aerŝipo, aerveturado. ☞ flugi.
aera
2 Estanta en la aero: kelkaj vegetaĵoj havas aerajn radikojn; tute libera, kiel birdo aera Z.
3 Rilata al aero: aera konvencio (pri flugrajtoj); instituto de aeraj esploroj.
4 (f) Malfirma, senbaza: la gloramo havas esencon aeran k senfundamentan Z.
aeri (tr) Ŝveligi aertubon de aŭto per kunpremita aero: senpaga aerado.
aerujo. Parto de aparato, kiu entenas aeron, ĝenerale kunpremitan: aerujo de pneŭmatiko; aerujo de spiraparato de subakva ĉasisto. ☞ aeroforo.
★aerumi (tr) Elmetadi al la aero, por sanigi aŭ forigi haladzojn: aerumi litaĵon, vestojn Z, ĉambron; aerumi ion fundamente Z; aerumado de tunelo, de akvario.
aeremio ⚕ Enesto de libera aero en la sango k difektoj kaŭzataj de ĝi: aeremio ĉefe trafas la laboristojn en kasono. ☞ kasonmalsano.
plenaere. Ekstere de ĉia konstruaĵo.