← Reen al F

PIV 2020 · 4625

★flug/i

flug/i (ntr)
Sin movi en la aero per tiucelaj membroj, kiajn havas la birdoj k multaj insektoj: la birdo flugas en la ĉambro, en la ĉambron; la hirundo flugis trans la riveron; li loĝas tie, kien eĉ birdo ne flugas; kiel aglo flugas al manĝotaĵo X; la anĝelo de la morto flugas super Baĥaraĥ! Z; (f) mia alte fluganta spirito Z.
Sin movi en la aero per tiucelaj aranĝoj aŭ mekanismoj: kiam oni premis la seruron, la kofro povis flugi Z; la aerŝipo flugas super la landon, kie naskiĝis Cortez Z; ili pensis, ke tio (la balono), kio tie flugas, estas ia nova birdo! Z; mi flugos morgaŭ al Londono (aviadile). sori, ŝvebi.
(pp io peza) Impete ĵetiĝi en la aeron: ĝuste la saman botelon ŝi iam vidis flugantan antaŭ ŝi k ŝia amiko, en la verda arbaro Z; ministo per forto de sia propra pulvo en la aeron flugos Z; la pordo debatiĝas k B., kiu subaŭskultadis post ĝi, flugas sur la scenejon Z; mi, diris la dua (pizo pafita de knabo), flugos rekte en la sunon! Z; sago flugas tra la aero Z.
Iri tre rapide: svarmo da veturiloj flugis en diversaj direktoj Z; mi kuros, flugos, rapidos! Z; ho malbenita rapideco flugi en kriman liton! Z; kudri per fluganta kudrilo Z; (f) la vorto (telegrafe) flugas tra la landoj kun rapideco de fulmo Z; famo ne flugas, se kaŭzo ne estas Z; al li flugas mia kora danko Z; punktoj flugas al li antaŭ la okuloj Z; flugas krio ĝis la steloj Z.
flugo. Moviĝo de tio, kio flugas: koniĝas birdo laŭ flugo k homo laŭ ago Z; ĝi estis trafita en la flugo; (f) venka flugo Z.  flughaveno, flugokampo, flugklubo.
fluga. Rilata al flugo: flugaj insektoj; fluge atingi monton.
flugado. Daŭra moviĝo en la aero: homoj naskiĝas por sufero, kiel birdoj por flugado X; la ombro de la cignoj akompanis ilian rapidan flugadon Z; la flugado estis senteble malpli rapida, ol ordinare Z.
flugaĵo. Ĉio fluganta: eniris en la arkeon […] ĉiuj flugaĵoj laŭ siaj specoj X.
flugantaro. Granda aro da kune flugantaj birdoj.
flugema. Volonte fluganta: flugema kiel vento Z (f: tre moviĝema).
flugeti
Flugi per mallongaj batoj de la flugiloj: flugetanta papilio Z.
Moviĝi tien k reen laŭ la vento: li venis kun turbano k kun flugetanta beduena mantelo Z. flirti.
Paŝi malpeze, kvazaŭ fluge: ŝia flugetanta irado Z; virinoj, brilplene flugetante, simile al orskaraboj Z. danci.
flugilo
Organo de diversaj bestoj, kiun ili movas por sin porti en la aero, k kiu homologas ĉe birdoj al antaŭa membro, ĉe insektoj al haŭta elkreskaĵo: disfaldi, disetendi Z, disvolvi Z, disvastigi Z la flugilojn; la cignoj malleviĝis k frapis per siaj grandaj flugiloj Z; refaldi la flugilojn; ĝi difektis unu el siaj flugiloj per dornarbetaĵo Z; (analoge) serafoj staris […], ĉiu havis po ses flugiloj X.
Tiu organo rigardata kiel simbolo de rapideco: la timo havigis al li flugilojn Z; ŝi ekkuris, kvazaŭ ŝi havus flugilojn ĉe la brakoj Z; li portiĝis sur la flugiloj de la vento X; per flugiloj de facila vento Z; liaj flugiloj paraliziĝis Z.
Tiu organo, rigardata kiel simbolo de ŝirmo: kiom ofte mi volis kolekti viajn infanojn, kiel kokino kolektas sian idaron sub la flugilojn! N; per la ombro de viaj flugiloj kaŝu min! X; unuj el ni ŝirmitaj de la flugiloj de la dio de amo, trairas la tutan vivon honeste Z.
Tiu parto de pordo, fenestro ks, kiu povas svingiĝi kiel flugilo: flugilo de pordego G. Sin. klapo.
Alo (en ĉiuj signifoj).
flugila
Rilata al flugiloj: flugila enverguro.
Havanta flugilojn: flugila estaĵo.
flugiluloj Subklaso de insektoj, havantaj flugilojn aŭ devenantaj de flugilhavaj formoj (Pterygota).
flugmaŝino Z Ĉiaspeca aerodino, funkciigata de motoro. aŭtogiro, aviadilo, aeroplano, helikoptero, hidroplano.
flugpova Z, flugipova. Tia, ke ĝi kapablas flugi.
flugpreta Preta flugi, post regula kontrolo.
alflugi. Fluge direkti sin al iu loko: tiam alflugis dek blankaj cignoj k sidiĝis ĉirkaŭ ŝi Z; la cikonio-patro alflugadis ĉiutage kun bongustaj ranoj Z; elmetu mielon, muŝoj alflugos Z.
ĉirkaŭflugi (tr) Flugi ĉirkaŭ io: la cikonioj ĉirkaŭflugis la preĝejturon; (f) ĉirkaŭflugas la armeon la venko Z.
deflugi. Malsupreniri fluge: estis tia ventego, ke la tegoloj deflugis de la tegmento Z; (f) kiel falko li deflugadis Z (de sia kastelo).
disflugi. Disiĝi fluge: disflugas polvo; kun disflugantaj haroj Z; (f) en la aero disflugis akraj krioj; la novaĵo rapide disflugis tra la lando.
disflugigi. Fari, ke io disflugu: mi tuj disflugigas ilin, kiel polvon laŭ la vento X.
ekflugi. Leviĝi de tero k komenci flugi: ili prenis la reton per siaj bekoj k ekflugis Z; ĉiuj cikonioj kolektiĝis, por ekflugi al la varmaj landoj Z; Li ekrajdis sur kerubo k ekflugis X; vento al li ekflugis sub la haŭto Z.
ekflugo La ago forlasi la teron aŭ akvon, de la starto ĝis aerporta flugrapido: ekfluga kuro (distanco kurata kontakte kun la tero aŭ akvo dum ekflugo).
elflugi. Eliri fluge: Noa ellasis korvon k ĝi elflugis X; (f) murmuro de surpriziĝo elflugis el la buŝoj.
enflugi. Eniri fluge: la elfo kun la tuta abelsvarmo enflugis, por lin mortigi Z; hirundo enflugis en la laŭbon Z; (f) ŝtonoj enflugis en la ĉambron Z.
forflugi
Foriĝi fluge: tuj kiam la suno leviĝis, la cignoj forflugis de la insuleto Z; ni forflugos for de la abomeninda talpo Z; kaptu lin kiel forflugintan venton Z.
Foriĝi, malaperante: riĉeco […] forflugas al la ĉielo X; neniam la tempo tiel rapide forflugis por ŝi Z; forflugos afliktoj k ĝemado X; jam de longe forflugis mia juneco; la dormo forflugis de liaj okuloj.
preterflugi. Preterpasi fluge: ĵeti preterflugantan rigardon sur iun Z; preterfluge aŭdi ion Z.
reflugi. Reveni fluge: flugi k reflugi Z.
senflugila. Ne havanta flugilojn: statuo de la senflugila Venko.
senflugiluloj Senpteriguloj.
superflugi (tr) Flugi super io: la aviadiloj superflugis la urbon; la superflugado de certaj zonoj estas malpermesita en multaj landoj.
surflugi. Flugi sur ion: la birdo […] surflugis sur la tegmenton Z.
traflugi (tr)
Trairi fluge: k ĝi traflugis malgrandan distancon Z.
Rapide senbare trairi: tiu penso traflugis lian spiriton; stranga ideo traflugis al li tra la kapo; senzorgaj virinoj, kiuj traflugas la vivon Z.
transflugi (tr)
Transiri, transpasi fluge: transflugi urbon, monton en sia vojaĝo suden; transfluganta birdo Z (migra); la transflugo de sovaĝaj anasoj.
Rapide, facile transpasi: la famo transflugis el unu buŝo en alian Z; la infana animo nun kvazaŭ devis transflugi en pli prudentan personon Z (ĉe la konfirmacio).
altfluga. Ambicia: kie estas viaj altflugaj planoj? Z.