← Reen al K

PIV · 7930

★klub/o

klub/o
Societo de personoj, kunigitaj de unu sama intereso k periode kunvenantaj por tiucela agado: alpisma, turisma, golfa, teatra klubo; klubo de E-istoj Z; la Londona Klubo E-a Z; ŝakklubo, kinoklubo.
Fermita societo, kies anoj estas balote kooptataj k havas kunvenejon por distriĝo, manĝado, nekonstanta loĝado ktp.
Politika societo dum la franca revolucio: la klubo de la Jakobenoj. soveto.
klubano. Ano de klubo.
klubejo. Kunvenejo de klubo.
flugoklubo. Centro de formado k trejnado por civilaj pilotoj.
kinoklubo. Societo, kiu organizas por siaj anoj projekciadon de filmoj k debatojn pri ili.
noktoklubo. Amuzejo, nokte malfermata teorie nur al la anoj, por drinkado, dancado, kartludo ktp. kabareto.
radioklubo Klubo de radioamatoroj.
sportklubo. Asocio, ĝenerale kun propra ejo, por la praktikado de plurspecaj sportoj.