PIV 2026 · Artikolo 8417
koopti
koopti tr aldoni iun kiel novan membron de komitato, komisiono k.s. per decido de la ekzistantaj membroj: en la unua Komitata Kunsido oni elektis (kooptis, ĉar mankis alternativaj kandidatoj) la necesajn «spertulojn» OE ➞ alelekti.
kooptado proceduro, per kiu oni kooptas nova(j)n membro(j)n.