PIV · 8418
koordinat/o
koordinat/o Z
1 ∆ Unu el la nombroj karakterizantaj punkton rilate al koordinatsistemo.
2 🌄 Longitudo aŭ latitudo.
koordinataro, koordinatsistemo ∆ Bildigo, kiu ebligas karakterizon de la situo de punkto en ebeno, spaco ktp. per 2, 3 aŭ pluraj reelaj nombroj: kartezia, polusa koordinatsistemo.
orta koordinatsistemo ∆ Orta kartezia koordinatsistemo.