← Reen al K

PIV · 7519

Kartezi/o

Kartezi/o. Franca filozofo k matematikisto (R. Descartes, 1596−1650).
Kartezia. Rilata al Kartezio: la Kartezia filozofio, metodo, spirito.
kartezia (pp koordinatsistemo) Konsistanta el rektaj aksoj (ne nepre ortaj) k tia, ke oni mezuras la koordinatojn paralele al la aksoj.
Karteziano. Disĉiplo de Kartezio.
Karteziismo, Kartezianismo. La filozofia sistemo de Kartezio, bazita sur la evidenteco de la bazaj principoj k sur la metoda apliko de la racio.