← Reen al K

PIV · 7520

★kartilag/o

kartilag/o Blanka elasta substanco, kiu tegas la artikajn facojn de la ostoj k krome konsistigas iujn partojn de la skeleto (la tutan skeleton ĉe la kartilagfiŝoj); ĝi estas speco de konektivo, impregnita de proteina koloida substanco: artika, ripa kartilago; kreskada (aŭ: epifiza) kartilago (ebliganta al osto kreskadi laŭlonge k ostiĝanta ĉe finiĝo de la kreskado). kondro.
kartilaga. Rilata al aŭ konsistanta el kartilago.