← Reen al T

PIV · 15728

tiroid/o

tiroid/o (gl. thyroidea) Sendukta glando, situanta antaŭ la laringo k sekrecianta gravan hormonon (tiroksinon): la trofunkciado de tiroido kaŭzas la Bazedovan morbon, ĝia nesufiĉa aktiveco la miksedemon, ĝia tumoro la strumon. tiroo.  tireoido.
tiroidismo Toksiĝo de tiroido.
tiroidito. Inflamo de la tiroido.
tiroidektomio. Ablacio de la tiroido.
tiroidostimula Stimulanta la tiroidon: tiroidostimula hormono. Sin. tirotropa.
tiroidstimulino Tiroidostimula hormono.
paratiroido Nomo de du paroj (supraj k malsupraj) da etaj endokrinaj glandoj (gl. parathyroidea superior, inferior) apud la tiroido: la paratiroidoj reguligas la kalcian metabolon per hiperkalciemiiga efiko; nesufiĉa sekreciado de la paratiroidoj kaŭzas tetanion pro hipokalciemion.