PIV 2020 · 13803
★san/a
★san/a
1 (pp organismo) Tia, ke ĉiuj ĝiaj organoj normale funkcias: se mi estus sana, mi estus feliĉa Z; vi estas juna k sana, vi povas labori! Z; en li nur la pulmoj estis ankoraŭ sanaj; (analoge) la infano falis en sanan dormon Z; sane vivi.
2 (pp nutraĵo) Ne difektita, konvena por normala organismo: sana pano Z; sanaj fruktoj Z; sana malsameco de rimedoj de nutrado Z.
3 (f) Tia, ke ĝi normale funkcias: sana menso en sana korpo; malgraŭ lia profunda aĝo liaj spiritaj kapabloj restis sanaj; sana afero, situacio; sanaj financoj; la borso reagas tute sane al tiuj novaĵoj.
★sano
1 Stato de iu aŭ io sana: fizika, morala sano; lia sano ekŝanceliĝis Z; pro la malforta stato de mia sano Z; estus feliĉo k beno, se li denove ricevus sian sanon Z; akvo k pano servas al sano Z; sano pli valoras ol oro. ➞ farto.
2 Bondeziro, esprimata ĉe kuntrinkado: trinki pro ies sano Z; ĝi estu por vi al sano! Z; mi deziras do al vi bonan sanon, sinjoro grafo! Z; anstataŭ interfrapado de la glasoj li faris porsanan signon per siaj okuloj Z; je via sano, samideano!.
★sani (ntr) Bone farti.
★saniga. Donanta aŭ subtenanta la sanon: maldolĉa por la lango, sed saniga por la sango Z; ĝoja koro estas saniga X; dolĉa por la animo k saniga por la ostoj X; sanigaj banoj. ☞ kuraci, salubra.
★sanigi. Fari sana: ho Dio, sanigu ŝin! Z; (f) li sanigas la korprematojn X; mi estos sanigita X; mizero piedojn sanigas, kolon elastigas Z.
★saniĝi. Iĝi sana: tiam la favo saniĝis X; (f) mi kuracis Babelon, sed ĝi ne saniĝis X.
★sanulo. Homo sana: la sanuloj, diris D-ro Knock, estas nekonsciaj malsanuloj.
★malsana
1 Suferanta malordon en la funkciado de siaj organoj: dume sidu iom ĉe mia malsana infano! Z; malsana je la stomako; homo psike malsana Z; (subst-e) malsanan vi ne kuracas! X.
2 (f) Psike suferanta: malsana je amo, je hejmosopiro.
★malsano
1 Stato de organismo, en kiu io nenormale funkcias: taksi la sanon ni lernas en malsano Z; li enfalis en malsanon Z; de tro da pano venas malsano Z.
★malsani. Esti malsana.
malsaneca. Iel rilata al malsano: malsaneca paleco.
★malsanema. Inklina al malsano: malsanema hundo.
malsaneto. Malgrava, nedaŭra malsano.
malsanigi. Fari malsana: Apolono malsanigis la militistaron; (f) tiu katastrofo malsanigis nian financan staton.
★malsaniga. Tia, ke ĝi malsanigas: tio estas malsaniga por la brusto Z.
★malsaniĝi. Iĝi malsana: la reĝo malsaniĝis je tre profunda melankolio Z; en tiu tempo Ĥizkija morte malsaniĝis X; malsaniĝi je ftizo; de afliktiĝo li malsaniĝis Z; (f) de rigardo tro alta malsaniĝas okulo Z.
★malsanulo, ★malsanulino. Homo malsana: ne bone estas, ke ĉe vi la malsanuloj fumas tian fortan tabakon Z; sur lia lito de malsanulo Z; por malsanulo forto, por kokido la morto Z; la Malsanulo pro imago (komedio de Moliero).
★malsanulejo. Ĉia domo, kie oni kuracas malsanulojn: reveninte hejmen el la milita malsanulejo Z. ☞ hospitalo, sanatorio, kadukulejo, frenezulejo.
neresanigebla. Tia, ke oni ne povas sanigi: neresanigebla vundo Z.
★resanigi
1 Redoni la sanon.
2 Fari ion denove sana: mi resanigas ĉi tiun akvon, ĝi ne kaŭzos plu morton X.
resaniĝi. Retrovi la sanon: la infano povas resaniĝi Z; ĉu mi resaniĝos de ĉi tiu malsano? X; ŝi resaniĝis de sia sveno Z; se sur ies korpo estos absceso k resaniĝos […] X. ☞ konvaleski.
resanigilo Z. Medikamento.
dormomalsano. Infekta malsano, endemia en U Afriko, kaŭzata de la inokulo de iu tripanosomo, transportata de ceceo.
flavmalsano. Iktero.
gruzmalsano. Litiazo.
kasonmalsano ⚕ Iu el la perturboj k akcidentoj, observataj ĉe laboristoj laborantaj en kasonoj aŭ en kunpremita aero, kiam la aero estas tro rapide kunpremata aŭ, pli ofte, malkunpremata; ili povas esti artikaj doloroj aŭ eĉ subita morto per cerba gasa embolozo. ☞ aeremio.
mankomalsano 🍁 ⚥ Malsano ĉe planto aŭ animalo, ordinare kaŭzata de nutromanko.
marmalsano. Naŭzoj, vomoj kaŭzataj de la rulado k tangado de ŝipo.
mortmalsana. Baldaŭ mortonta pro malsano: kiel ordinare estas farate ĉe homoj mortmalsanaj Z….
ŝtonmalsano. Litiazo.
turnomalsano. Afekcio de ŝafoj k bovoj, karakterizata de turniĝoj, kaŭzata de larvo de tenio en la encefalo.
veturmalsano. Afekcio simila al la marmalsano, kaŭzata de la skuoj de iu ajn veturilo, aŭto, trajno, aviadilo.