← Reen al K

PIV · 8022

★koks/o

koks/o. Ĉiu el la du simetriaj partoj de la korpo, ekstere elstarantaj, kie la femuro estas kunligita kun la trunko: meti la manojn al la koksoj Z; kun la manoj sur la koksoj; belkoksa virino. gropo, lumbo, talio.
koksa. Rilata, apartenanta al kokso: koksa artiko, denaska koksa luksacio aŭ elartikiĝo.
koksito Artrito ĉe la kokso.
koksalgio
Kn de ĉiuj koksaj doloroj.
Tuberkulozo de la koksa artiko.
koksosto Osto de la kokso, konsistanta el 3 kunlutiĝintaj partoj: ilio, iskio k pubio. Sin. iliako.
koksopatio Kn de la koksaj malsanoj k afekcioj.