PIV 2026 · Artikolo 15314

1★talio

Litero T★ Fundamenta

1 ★ talio
1 ANAT ĉe la homa korpo pli malvasta parto inter la subo de la brusto kaj la koksoj: ŝi havas tre gracian talion virinoj, kies delikataj vizaĝoj, elastaj talioj kaj blankaj manoj montras devenon el Z ŝi leviĝis, rektigis la talion Z ➞ busto, lumbo, torso.
2 TEKS parto de vesto responda al talio 1: redingoto kun strikta talio ĉi-jare oni portas la talion alta ĉi-jare oni portas la talion malalta ➞ talimezuro.
3 MARN meza parto de ŝipo, precipe se malpli alta ol la prua kaj poba partoj.
ĝistalia ĝis la talio; atinganta la talion: ĝistalia jako ĝistalia ŝtrumpo se la kiraso ne estus lin ŝirminta, la klingo lin tranĉus ĝistalie FDi li trapasis la vadejon, ĝistalie en la akvo li estas pentrita ĝistalie