PIV 2026 · Artikolo 15836
torso
torso
1 ANAT supra parto de homa korpo, ampleksanta la ŝultrojn kaj bruston: super tiu ĉi torso de legiano levis sin kapo de greka dio LiZ li havis torson misproporcie grandan kompare kun la nelongaj kruroj CPi labori kun nuda torso
2 BELA skulptaĵo prezentanta homan trunkon, sen kapo kaj brakoj: torso de Venuso la kapo de Dagon statuo kaj liaj ambaŭ manoj dehakitaj kuŝas sur la sojlo, nur la torso restis MT