← Reen al T

PIV · 15837

★tort/o

tort/o 🍴 Bakita plado, konsistanta el tortofundo kun garnaĵo diversspeca (fruktoj, legomoj k.a.) ligita per io pasteca aŭ solidiĝanta (kremaĵo, kompoto ks): ĉeriztorto, pomtorto, poreotorto. flano, pasteĉo, kiŝo, volovano.
torteto. Unuporcia malgranda torto.
tortujo. Bakpleto, ĝenerale rondforma.
tortofundo. Bakita pasto, bazo de torto: murba tortofundo.
lardotorto. Torto garnita per larderoj k ceppecetoj, ligitaj per ovoj k kremo.