← Reen al L

PIV · 9130

★lard/o

lard/o. Grasa substanco, entenata en la subhaŭta histo de la dorso aŭ flanko de porko, uzata en kuirado k farmacio: grasa lardo (ne entenanta ian parton de muskolkarno); duongrasa lardo (intermiksita de tavoletoj el muskolkarno); salita, fumaĵita lardo; scias la kato, kies lardon ĝi manĝis Z; pizoj kun lardo; omleto, ovoj kun lardo; (analoge) lardo el baleno. graso, sebo, ŝinko.  lardhaŭto.
larda. El lardo: lardaj kubetoj frititaj.
lardi (tr)
🍴 Enpiki larderojn en viandopecon, antaŭ ol ĝin baki: lardita ŝaffemuro; (fabelece) lardi alnajn tuberojn per lampiroj Z.
(f) Tro garni (parolon, stilon) per io superflua (metaforoj, fremdvortoj, neologismoj).
lardero 🍴
Peco el grasa lardo, tajlita rubandforme, kiun oni enpikas en viandon per lardilo. grivo.
Peceto el duongrasa lardo, fritita por garni k spici viandojn, legomojn ktp.
lardilo. Iom kurba stangeto kun kava foldo, por lardi.
lardumi (tr) 🍴 Kovri rostotaĵon per tranĉaĵoj el grasa lardo.
ŝinkolardo 🍴 Viandopeco de la femuraĵo inter la ŝinko k ventro.