PIV · 12590
pore²o
pore2o 🍁 Kf. de aliumo (Allium ampeloprasum gr. Porrum, sin. A. porrum), unu- aŭ du-jara herbo kun malgranda, ne tre videbla bulbo k kun longaj, plataj folioj, ĉebaze formantaj specon de trunketo, k kun ĉ. 1 m alta pedunklo, apekse portanta infloreskon el rozaj floroj; multe kultivata kiel unujara por la folioj manĝataj kuiritaj i.a. en supoj k salato: poreoj kun blanka saŭco. ☞ ampeloprazo, ajlo, bulbo.