← Reen al P

PIV · 12591

★porfir/o

porfir/o
Magma petro, havanta pli-malpli grandajn kristalojn en etgrajna aŭ vitra pasto.
Malmola vulkana petro (andezito), ekspluatata en Egiptio, konsistanta el grandaj kristaloj de feldspato en pasto, ambaŭ pigmentitaj de ruĝo ( ruĝa antikva porfiro) aŭ de verdo ( verda antikva porfiro): busto de faraono el porfiro.
porfira. Rilata al porfiro: porfira strukturo (pp porfiro 1). grajna, mikrolita.
porfireca (pp plutona aŭ metamorfa petro) Karakterizata de grandaj kristaloj (paralelepipedaj aŭ migdaloformaj) disaj en maso (grajna aŭ skisteca) de notinde malpli grandaj kristaloj: porfireca granito.