PIV · 12592
porfiri/o
porfiri/o ♉
1 Sp. (Porphyrio porphyrio) de birdo el la fam. de raledoj, nigre blua krom blankaj subvostaj plumoj, ruĝaj, longaj k fortikaj kruroj k ruĝaj beko k fruntplako; ĝi vivas en la Mediteranea regiono. Sin. sultankoko.
2 G. (Porphyrio), al kiu apartenas i.a. porfirio 1.