PIV 2020 · 10139
★membran/o
★membran/o
1 ❤ ⚥ Maldika hista lameno, teganta iujn vegetaĵajn aŭ animalajn organojn: la muka membrano de la stomako; ŝajna membrano (ŝajnmembrano); (analoge) kun naĝmembrano inter la fingroj Z.
2 Ⓣ 𝅘𝅥𝅰 Fleksebla lameno, uzata ĝenerale en vibrado (ekz. en laŭtparolilo, tamburo). Sin. diafragmo 5.
mukmembrano ❤ Mukozo.
pseŭdomembrano, ŝajnmembrano ⚕ Patologia histo, formiĝanta sur mukozo, ekz. en difterio.
seromembrano ❤ Serozo.