PIV 2020 · 3054
diafragm¹o
diafragm1o
1 ❤ (M. diaphragma) Muskolo, apartiganta la torakan disde la abdomena kavo; ĝia kuntiriĝo estigas plivolumeniĝon de la brustokesto, k sekve enspiron: la diafragmo rolas ankaŭ en rido, singulto, tuso k terno; havi tikleblan diafragmon Z (facile ridi).
2 Elasta membrano el plasto aŭ kaŭĉuko, antikoncipe almetebla sur la utera cerviko por malhelpi la trapason de la spermatozooj.
3 🍁 Membrano, kiu dividas kavon en du kamerojn.
4 ☐ 📷 Metala plateto, kun aperturo (ofte alĝustigebla) en la centro, kiun oni intermetas en la vojon de lumfasko, por limigi ĝin: cilindra, kupola, turnebla diafragmo; irisa diafragmo (diafragmo, alĝustigebla kiel la iriso de okulo).
6 ☐ (en la tekniko de katodradioj) Reguligebla aperturo, por limigi la faskon de la uzataj radioj.
diafragmi (ntr) Plimalvastigi la aperturon de diafragmo.