PIV 2026 · Artikolo 4334
★fasko
Derivaĵoj en la artikolo 9
★ fasko
1 aro de samspecaj longformaj objektoj, kune tenataj aŭ ligitaj: tuta fasko da vakskandelaj stumpetoj Z fasko de kondukilaj tuboj fasko de muskolfibroj fasko da rafanetoj Z fasko da floroj fasko da pajlo fasko da haroj la patro aĉetis al si grandan faskon da angiloj Z ŝi havis sur sia dorso faskon da bruloligno, kiun ŝi estis kolektinta Z ➞ garbo.
2 HIST en la antikva Romo ligaĵo de vergetoj ĉirkaŭ hakilo, kiel emblemo de regado.
3 aro (ofte dudimensia) de linioj, lumradioj k.s.: fasko de lumradioj lumfasko li ĵetis sur la paperon tiun faskon da linioj, el kiu aperis la tutaĵo Z
4 (figurasence) aro da leĝoj, faktoj, rekomendoj k.s.: fasko da faktoj CPi fasko da leĝoj: pri aŭtoraj rajtoj, pri konkurado, tiu pri varaj simboloj AGr riĉa fasko da rekomendoj por la postkongresa laboro de la estraro BPi
5 MATE spaco de certa tipo super alia spaco: vektora fasko la tanĝa fasko
fasketo maldika fasko: fasketo de elektraj fajreroj fasketo da floroj BOTA floroj en fasketoj ➞ bukedo, kvasto, peniko, tufo.
faskigi kunmeti ion en faskon.
fadenfasko speco de fasko, konsistanta el unu longa fadeno multfoje refaldita. Sin. fadenaro.
fefasko BOTA nenormala tufo da branĉetoj, ofte en formo de balailo, kiu estiĝas ĉe lignecaj plantoj sekve de iritado de la histoj (ĝenerale fare de parazito, plej ofte de rustofungo). Sin. balailo de sorĉistinoj, ventonesto.
folifasko balailsimila fasko el branĉetoj kun folioj, uzata en finnaj vaporbanoj.
harfasketo fasko de haroj pritonditaj tiel, ke ili kunstaras sur la antaŭa parto de la kapo: bela fraŭlineto kun oraj harfasketoj ĉirkaŭ la blanka frunto Z
lumfasko fasko de lumradioj: mallarĝa lumfasko falis sur la komodon SJo
ŝlosilfasko ŝlosiloj tenataj kune en fasko: mi ŝtelis ŝian ŝlosilfaskon kaj tio ebligas al mi eliri sur la eksteran balkonon SPo
ŝpinfasko TEKS ŝpinotaĵo sur ŝpinbastono.