PIV 2026 · Artikolo 4335
fasmo
Derivaĵoj en la artikolo 3
fasmo ZOOL insekto, kun aŭ sen flugiloj, kiu aspektas kiel folio aŭ bastoneto; indiĝena en Indonezio kaj Papuo-Nov-Gvineo. genro Phasma
fasmulo insekto el la ordo Phasmatodea (fasmuloj) el la klaso Insecta.
bastonetfasmo fasmo, kiu aspektas kiel bastoneto.
folifasmo fasmo, kiu aspektas kiel folio.