PIV · 4336
★fason/o
★fason/o
1 Ekstera formo de vesto rigardata de la vidpunkto de la modo: robo, jako de bongusta, eksmoda fasono; iliaj vestoj havis tro originalan fasonon Z; (f) mi farigos al mi konsciencon laŭ la plej nova fasono Z. ☞ sidi 6.
2 Laboro, per kiu oni donas formon al vesto: mi pagis tricent frankojn por la ŝtofo, k kvarcent por la fasono. ☞ konfekcio.
3 📖 Grafika aspekto de presitaj signoj: tipara fasono; rekta, oblikva, klasika, kursiva, graseta, roma fasono; ŝalti la kursivan fasonon; kvarfasona tipara familio.
4 Formo k aspekto de artefarita objekto.
fasoni (tr)
1 Doni al vesto formon adaptitan al difinita persono: strikte fasonita robo. ☞ tajli, altranĉi, alĝustigi, laŭmezura.
2 Doni al io ĝian eksteran formon aŭ aspekton: la kovrilo estis komplete refasonita.
tondofasono. Maniero, en kiu frizisto tondas la harojn k aranĝas ilin.