PIV 2020 · 15282
tajl⁸i
tajl8i (tr)
1 Doni difinitan formon al materialo, eltranĉante el ĝi pecetojn aŭ eretojn: tajli ŝtonojn por volbo; tajli diamanton; tajli dentradon per frezilo; Π tempaĝo de la tajlita ŝtono.
2 Tondi el ŝtofo la pecojn destinitajn fariĝi vesto, laŭ ŝablonoj aŭ laŭ la faritaj mezuroj: mi povus tajli kolumon, eble ĉemizon, sed ne tutan robon.
tajlo, tajlado. Ago, maniero de iu, kiu tajlas: la tajlado de la multekostaj ŝtonoj estas specialaĵo de Antverpeno k Amsterdamo; estas tiel malfacile trovi iun, kiu bone scius tajladon de vestoj.
tajlisto. Laboristo, sperta en la tajlado
1 de gemoj.
2 de vestoj.
brodotajli (ntr) Ornami brodaĵon per la eltondo de diversformaj truoj, kies randojn oni fortikigas per kudro.
ŝtontajlisto. Laboristo, kiu donas geometriajn formojn
1 al gemoj.
2 al konstruŝtonoj.