← Reen al T

PIV · 15283

★tajlor/o

tajlor/o. Metiisto, kiu tajlas k kudras vestojn: ĉiu tajloro havas sian tranĉmanieron Z (pf); truon de l’ honoro flikos neniu tajloro Z; oni ne pagas per gloro al sia tajloro Z; restu tajloro ĉe via laboro Z (pf).
tajlora. Rilata al tajloro: tajlora tablo Z; tajlora ŝablono.
tajlori. Fari vestojn, laŭ la fasono kutima ĉe la virmodo: li tajloris al mi belegan ĵaketon. tajli, fasoni, kudri, gladi.
tajlorino. Virino, kiu tajloras.
teatrotajloro. Tajloro, kiu faras la kostumojn de teatra trupo.