PIV · 5234
★glad/i
★glad/i (tr) Glatigi per varmega ilo, ĝin premŝovante tien k reen (sur tukoj, vestoj ks): (f) tiel dirante, ŝi gladis per la mano la silkan litkovrilon. ➞ gladotabulo.
gladilo. Fera ilo por gladi.
gladisto, gladistino. Homo, kiu profesie gladas.
vaporgladilo. Gladilo, uzanta akvovaporon.