PIV · 2725
★ĉif/i
★ĉif/i (tr) Difekti ion, kunpremante ĝin k farante multajn senordajn faldojn: ĉifi leteron, ĉemizon; ŝi nerve ĉifis sian naztukon; la pluvo ĉifis la freŝe gladitan robon; ĉifita lito, rubando. ☞ buligi, krispigi, taŭzi.
ĉifaĵo. Io ĉifita: li rigardis la traktatojn kiel simplajn paperĉifaĵojn.