PIV 2020 · 2300
★bul/o
★bul/o
1 Peco de pli-malpli knedebla materio, kun proks. globa formo: bulo el tero, pasto, neĝo, papero; unu bulo da pano X; vi memoras pri la tero, vi ebenigas ĝiajn bulojn X; lia koro devis baldaŭ fariĝi bulo da glacio Z; buloj da fadenoj Z; bufoj k limakoj intervolvitaj en formo de abomeninda bulo Z; orbulo Z (briko); bulĉapelo, bulpiedo; (f) ⚕ ezofaga bulo (Vd ezofago). ☞ sfero, veziketo, volvaĵo.
2 ∆ Globo 4 (iom slanga).
bula. Havanta formon de bulo.
buleto
1 Malgranda bulo.
2 🍴 Bulo de muelita viando, kiun oni rostas, fritas aŭ kuiras en buljono: la supon kun la reveme naĝantaj buletoj Z. ☞ knedliko, knelo, krokedo, nokoj.
buligi. Fari bulon el io.
buliĝi. Ricevi formon de bulo: la kato buliĝis k ŝpinis; la nuboj kunbuliĝis en unu solan grandan mason Z.
fadenbulo. Bulforma regula volvaĵo de fadenoj.
glutbulo ⚥ Nutraĵboluso.
neĝbulo. Lentano-viburno.
orbulo. Bulforma maso el oro: ĉu la orbulon mi nomis mia fido? X.
panbulo Z. Pano en bula formo.
pastobulo. Knedliko.
terbulo. Kompakta amaseto da tero: la plugilo disfendis la terbulojn; forputris la grajnoj sub siaj terbuloj Z; li aŭdis, kiel oni ĵetas la terbulojn sur la ĉerkon Z.