PIV 2026 · Artikolo 2299
bukso
bukso BOTA florplanto, monoika arbeto aŭ arbusto, kun glataj folioj, vintrodaŭraj kaj kontraŭe duopaj, kaj kun floroj en ne tre videblaj glomeruloj; el la norda hemisfero kaj suda Afriko. genro Buxus cipreso, abio, kaj bukso kuniĝos, por ornami la lokon de Mia sanktejo MT
buksaco kreskaĵo en tiu taksonomia familio, kies tipgenro estas bukso. membro de la familio Buxaceae (buksacoj)
ordinara bukso bukso el Eŭropo, okcidenta Azio kaj norda Afriko, multe kultivata ĝardene kiel heĝetoj, kun ligno flava, peza, tre malmola, utiligata por tornaĵoj, kaj kun folioj medicine uzataj. specio Buxus sempervirens