PIV · 2064
bolus/o
bolus/o ⚗
1 (ark.) Argilo ruĝkolorigita de feroksido, pasintece uzata kiel kuracilo sub formo de buletoj: armena boluso.
2 (ark.) Granda ovoida pilolo, pli ol 0,5 g peza. ☞ granolo, pilolo.
3 Ĉia medikamento, uzata amaskvante en unu fojo per ĉiu enirvojo.
nutraĵboluso ⚥ Parto de maĉita nutraĵo, en formo de boluso 2, ĵus glutita en la ezofagon. Sin. glutbulo.