← Reen al P

PIV 2020 · 12194

★pilol/o

pilol/o
Medikamento malmola, globetforma, senmaĉe glutenda: (f) ni devas gluti la maldolĉan pilolon (rezignacie elporti neeviteblan malagrablaĵon). boluso, granolo.
👥 Hormona antikoncipa medikamento en solida formo (pilolo, tablojdo), ĝenerale ĉiutage glutenda.
antikoncipa pilolo. Pilolo 2.
morgaŭa pilolo. Antikoncipa medikamento ankoraŭ uzebla la morgaŭon de konciporiska seksa rilato.
sukerpilolo Pilolo, tegita per sukero.