← Reen al V

PIV 2020 · 16584

★vezik/o

vezik/o
Muskolmembrana sako: urina veziko (aŭ simple: veziko; vesica urinaria), galveziko (vesica fellea); la fenestra aperturo, kiu estis tirkovrita per veziko Z (naĝveziko). cisto 1.  koleo , koluteo.
Aerveziketo: nigra, vezikkovrita marĉo Z; (f) krevis la lasta veziko de lia feliĉo Z; tiu sapa veziko, la amo Z.
(f) Desegno en formo de ferma linio, ofte vezikforma, kun unu lokindika pinta fino k entenanta tekston: veziko de bildstrio, de helpo de komputila programo.
vezika. Rilata al veziko: vezikaj doloroj.
vezike. Kiel aerveziketo: feliĉo vezike sin levas, sed baldaŭ falas k krevas Z.
veziketo
Organa membrana saketo: sperma veziketo (vesicula seminalis).
Samforma embria elemento: aŭda veziketo; cerbaj veziketoj.
Blazo.
Ronda ŝvelaĵo, kiu misformas la surfacon de ĵus blovita vitra lameno aŭ de ĵus farbita panelo, pro enteno de aerveziketo.
Veziko 3.
vezikiga Tia, ke ĝi estigas haŭtveziketojn: vezikiga gaso.
vezikiĝi Kovriĝi per veziketoj: mallerte aplikita farbo, kiu vezikiĝas.
aerveziketo. Globeto, konsistanta el tre maldika likva haŭteto, k entenanta aeron aŭ gason. Sin. bobelo.
galveziko Veziko, lokiĝinta sub la hepato, kolektanta la galon, sekreciatan de ĉi-lasta, k elsekrecianta ĝin en la duodenon dum la manĝoj. Sin. kolecisto.
naĝveziko Gasveziko en la korpo de la plej multaj fiŝoj, per kiu ili direktas sin supren aŭ malsupren en la akvo.
sapveziko. Bobelo, farita el sapa akvo, helpe de tubeto, tra kiu oni blovas.