PIV · 5854
★hepat/o
★hepat/o ❤ ⚕ (hepar) Grava organo de la vertebruloj, situanta ĉe la homo sub la diafragmo, precipe dekstre; rigardebla kiel la kemia laboratorio de la organismo, la hepato plenumas multajn funkciojn: ekskrementado de galo, stokado de glikogeno, lipido, fero, transformado de glikogeno al glukozo, neŭtraligo de toksaĵoj, ureopoezo, detruo de malnovaj hematioj ktp: la antikvuloj rigardis la hepaton kiel la sidejon de la pasioj; oleo el hepato de moruo. ➞ hepatmuskoj, hepatherbo, hepatiko.
hepata. Rilata al hepato: hepataj duktoj; hepata arterio; hepata koliko; hepata malsano; hepata kolbaso.
hepatito ⚕ Kn de la inflamaj hepataj afekcioj.
hepatulo. Persono malsana je la hepato.
anashepataĵo, anserhepataĵo 🍴 Grashepataĵo de anaso aŭ ansero.
grashepataĵo 🍴 Hepato de ansero aŭ anaso, tre grasigita: pasteĉo de grashepataĵo kun trufoj.
hepatopankreato ♉ Organo de iuj senvertebruloj, kiu rolas kiel k hepato k pankreato.