PIV 2026 · Artikolo 743

★anaso

Litero A★ Fundamenta

Derivaĵoj en la artikolo 12
  1. anasaĵ/o
  2. anased/o
  3. fajfanaso
  4. glacianaso
  5. kuleranaso
  6. maranaso
  7. marĉanaso
  8. merganaso
  9. mol1anaso
  10. mut/a anaso
  11. tufanaso
  12. viranaso
★ anaso ZOOL akva birdo, anasedo malpli granda ol anseroj kaj cignoj, kun mallonga kolo kaj larĝa beko; iuj specoj estas tenataj en korto. Anas k.a. genroj la anasoj kriis «gik-gak, gik-gak!» Z la sovaĝaj anasoj peze kaj dormeme naĝis sur la akvo Z vico da anasoj pasis, kvazaŭ ludiloj, sekvata de majesta cigno CPi ➞ anasiri, anaspaŝi, anserpaŝi; kreko 1; gik-gak.
anasaĵo KUIR viando de anaso: rostita anasaĵo kun oranĝoj
anasedobirdo en tiu taksonomia familio, kies tipgenro estas anaso. membro de la familio Anatidae (anasedoj)
fajfanaso ZOOL anaso kun mallonga beko, brunaj kapo kaj kolo, kruta frunto, blankflavaj frunto kaj verto, kaj blanka ventro. specio Anas penelope
glacianaso ZOOL mezgranda marbirdo, la masklo estas nigra kaj blanka kun verde nigra kapo kun cirkla blanka makulo antaŭ la flava okulo; la femalo estas ĉefe griza kaj blanka kun blanka okulo. specio Bucephala clangula Sin. klangulo.
kuleranaso anaso kun granda kulerforma beko. specio Anas clypeata
maranaso nigra aŭ malhele bruna mara anaso. genro Melanitta
marĉanaso malgranda anaso kun blanka strio post la okuloj; la virbirdo havas blugrizan makulon sur la flugiloj kaj longajn blankajn kaj nigrajn plumojn sur la ŝultroj. specio Anas querquedula Sin. kerkedulo.
merganaso anaso kun naĝmembrana lobo ankaŭ sur la posta piedfingro. genro Aythya
mol1anaso granda belkolora naĝbirdo, el la familio de anasedoj, kun strioj de plumoj sur la supra duonbeko; ĝia tre mola lanugo servas por fari kusenojn. specio Somateria mollissima Sin. somaterio.
muta anaso ZOOL birdo, speco de anaso, kun neplata beko, larĝa plata vosto kaj longaj ungoj ĉe la piedoj. genro Cairina Sin. kairino.
tufanaso ZOOL birdo parenca al anaso, kun pluma tufo ĉe la nuko. specio Aythya fuligula Sin. fuligulo.
viranaso vira anaso: doma viranaso sovaĝa viranaso