PIV · 13349
★ren/o
★ren/o
1 ❤ (ren) Organo, ĝenerale para, troviĝanta en la abdomena kavo de la vertebruloj, k servanta por elfiltri konsistaĵojn de urino el la sango: ablacio de unu reno; ŝvebanta reno (kies ligamentoj loziĝis). ☞ nefro, kalkuluso, litiazo.
2 🍴 Tiu sama organo de besto, uzata kiel manĝaĵo: trapikitaj bovidaj renoj.
rena. Rilata al reno: ❤ rena arterio; renaj piramidoj (formantaj la renan medolan substancon).
artefarita reno ⚕ Dializa aparato, ekstera al la organismo, kiu purigas la sangon okaze de iuj afekcioj aŭ de manko en la funkciado de la renoj; la sango estas deprenata de iu arterio k, post cirkuligo laŭ duontralasa membrano, rekondukata al vejno de la paciento.
renino ⚥ Enzimo, sekreciata de la reno, kiu partoprenas en la reguligo de la arteria tensio.
surrena ❤ Troviĝanta sur la reno: surrena glando (endokrina, formita de kortiko k medolo: gl. suprarenalis).
kortikosurrena ❤ Rilata al la kortiko de la surrena glando: kortikosurrena hormono. ➞ steroida hormono.