PIV 2026 · Artikolo 7186

kalkuluso

Litero K

kalkuluso MEDI ŝtoneto el organikaj aŭ neorganikaj substancoj, kiuj iafoje formiĝas en la glandaj vezikoj aŭ iliaj elsekreciaj duktoj, ĉefe en la galaj kaj urinaj duktoj: hepata koliko pro kalkuluso ➞ gruzo ① 3, konkremento, litiazo, sablo 1, ŝtono 7; galŝtono.