PIV 2026 · Artikolo 5488

1gruzo

Litero G

1 gruzo
1 malsubtila sablo 1 miksita kun malgrandaj ŝtonetoj, precipe uzata por kovri vojojn, aleojn en parkoj k.s.: (figurasence) la griza gruzo de l’ ĉiutagaj vortoj GWa ➞ balasto, pirito, siliko, ŝotro.
2 dispecigita malmola substanco simila al gruzo 1. ➞ polvo.
3 MEDI en urinveziko aŭ reno konglomero el kristaloj pli malgrandaj ol ŝtonoj, el mineralaj saloj. ➞ litiazo, sablo 1, konkremento.
gruzi tr dispecigi ion al gruzo.
karbogruzo karbo konsistanta el eroj de 0,8 ĝis 1,5 cm. ➞ karbopolvo.