PIV · 13699
★sabl/o
★sabl/o
1 ⊕ Detrita sedimento, el eroj ĉ. 0,05−2 mm dikaj, devenanta el la diseriĝo de diversaspecaj koheraj petroj, plej ofte precipe konsistanta el kvarcgrajnoj: kvarca, kalka, feldspata sablo (☞ arkozo); se nur la fluganta sablo ne malhelpus teni la okulojn malfermite! Z; la sablo de la dezerto B, de la plaĝo; malfacile vadi en la sablo B; (f) ĵeti sablon en la okulojn de la iluziita homaro (blindigi); konstrui sur la sablo B (malfortike. ➞ roko); tordi ŝnurojn el sablo Z (fari vanan laboron). ☞ psamito. ➞ horloĝo, sablobano, ŝtormo.
2 ⚕ Fajnaj kristalaj eroj, apenaŭ palpeblaj, pli subtilaj ol gruzo, precipe en la urinveziko k reno. ☞ kalkuluso, konkremento.
3 ⛨ Nigro.
sabla. Rilata al sablo, formita de sablo: la sabla herbo Z, aveno Z; sablaj vojoj Z; vi trafos en sablan trombon Z; la vento forblovas la sablajn grajnojn Z; grandaj sablaj dunoj staris tie Z.
sabli (tr) Surŝuti per sablo: sablita vojo B.
★sablaĵo. Sabla malprofundaĵo en rivero aŭ maro, malfaciliganta aŭ endanĝeriganta la navigadon: ŝiprompiĝoj sekvis unu la alian sur la rifoj k sablaĵoj Z.
sablejo. Loko, de kiu oni eltiras sablon, por konstruado, industrio ktp.
★sablero. Grajno de sablo: sablero enfalis en mian okulon Z.
★sablujo
1 🚂 Ujo, provizita per sablo, kiu laŭkomande ellasas ĝin sub la radoj de lokomotivo, por malhelpi la glitadon.
2 Malgranda vazo kun sablo, pasintece uzata por sekigi la inkon sur papero.
3 Granda malfermita k malalta kesto, entenanta sablon por infanaj ludoj. Sin. sablokesto.
sablokolora. Grize flava.
sablopetro, sabloŝtono ⊕ Detrita sedimenta petro, devenanta el la koheriĝo de sablo age de diversaspecaj solvitaĵoj (silicaj, kalkaj, ferikaj k.a.). ☞ psamito, kvarcito.
sabloviva ♉ Tia, ke ĝi vivas en sablo.
barsablaĵo. Sablaĵo ĉe la enirejo de rivero.
flusablo. Fajnagrajna sablo, kiu fluas sub pezo, k kapablas engluti beston, homon aŭ boaton.
sursabliĝi. Grundi sur sablaĵo.