← Reen al H

PIV 2020 · 6208

★horloĝ/o

horloĝ/o. Aparato por mezuri la tempon aŭ montri la horojn: sabla, suna horloĝo, poŝhorloĝo, murhorloĝo; elektra, cifera horloĝo; senŝlosila horloĝo Z; ĝis la horloĝo sonos la naŭan horon Z; mia horloĝo montras la dekan, ĝi malfruas; streĉi horloĝon.
horloĝa. Rilata al horloĝo: la horloĝa radetaro; horloĝa ĉeno, vitro.
horloĝeto. Malgranda horloĝo, kiun oni portas en poŝo aŭ ĉirkaŭ la antaŭbrako, ĉe la manartiko.
horloĝisto. Homo, kiu elfaras, prizorgas aŭ riparas horloĝojn.
horloĝujo. La ujo, en kiu oni enfermas la mekanismon de horloĝeto. horloĝokesto.
akvohorloĝo. Klepsidro.
brakhorloĝo. Horloĝeto, kiun oni portas ĉirkaŭ la antaŭbrako, ĉe la manartiko, per rimeno.
klikhorloĝo. Horloĝeto, kies montrilon oni povas haltigi je ia ajn momento, premante butonon ( kronometro), k kiu servas por mezuri intervalojn laŭ sekundoj.
kestohorloĝo. Mebloforma horloĝo, staranta sur la planko.
kukolhorloĝo. Murhorloĝo aŭ kestohorloĝo, el kiu ligna kukolo aperas ĉe la sonado de ĉiu horo.
morthorloĝo. Vulgara kn de kelkaj insektoj el la ordoj de koleopteroj (fam. de anobiedoj) k de psokopteroj, kiuj allogas parulon per kapo- aŭ abdomen-frapoj kontraŭ ligno, papero ks, aŭdiĝantaj kiel tiktaka sono. ksestobio, trogio.
murhorloĝo. Horloĝo, kiun oni alfiksas ĉe muro.
pendolhorloĝo. Kestohorloĝo aŭ murhorloĝo kun granda ronda latuna pendolilo.
poŝhorloĝo. Horloĝeto, kiun oni tenas en veŝtopoŝo.
sablohorloĝo. Tempomezurilo, konsistanta el du vitraj ujoj kunigitaj per maldika kolo, tra kiu difinita kvanto da sablo enfluas en ekz-e tri minutoj.
sunhorloĝo. Ebena surfaco, prezentanta ventumilon el linioj, laŭ kiuj oni povas trovi la horon laŭ la pozicio de la ombro de metala vergeto, fiksita en tiu surfaco. gnomono.
vekhorloĝo. Horloĝo kun sonora signalo, kiun oni povas sonorigi je antaŭdifinita momento.